|
|
||
|
Hristo Gorov – Hrima estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povos partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj. La konkurso estos por rakonto kaj eseo. Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu rakonto aŭ per unu eseo, originale [...] Provizora programo de la 69-a Kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio (BEA) en Trojan 28-30.04.2017 LA 28-an DE APRILO 2017 J. (VENDREDO) 14.00 – 18.00 Akceptado de la kongresanoj en Komunumo Trojan – en antaŭsalono. 19.00 Interkonavespero en restoracio “Pri Vâlev”. LA 29-an DE APRILO 2017 J. (SABATO) 08.45 Komuna foto 09.00 Solena inaŭguro de la [...] La 69-a Kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio okazos en Trojan de la 28a ĝis la 30a de aprilo 2017. La Ĝenerala Kunveno de la asocio okazos sabate, je la 29a de aprilo. Dimanĉo, la 30a de aprilo, estos ekskurzo-tago. Ĝis la 15a de februaro 2017 la Estraro atendas raportojn pri 2016 kaj planoj por 2017 [...] Gajan Kristnaskon kaj bonŝancan Novjaron! Firman sanon, familian hejmecon kaj konkordon, bonŝancon kaj sukcesojn deziras al ĉiuj siaj membroj, gesamideanoj kaj geamikoj la Estraro de BEA. Prezidanto inĝ. B. Gadzanov Grava ŝanĝo! La Ĝenerala Kunsido de BEA okazos je la 16a de aprilo 2016 en la salono de la Asocio de la bulgaraj pentristo. Adreso: Sofio, str. Ŝipka 6. La kongresa akceptejo funkcios je la 15a de aprilo en la sidejo de BEA en Sofio, str. Stranĝa 79-81. Vidu sube la mapojn. Jen la [...] Karaj gesamideanoj, Okaze de la Nova Jaro 2016 mi tutkore salutas vin je la nomo de la Estraro de Bulgara Esperanto-Asocio, dezirante al vi sanon, viglecon kaj obstinon en la Esperanto-agado. La pasinta 2015 estis sukcesa jaro por nia movado. Dank’ al la entuziasmo de ĉiuj bulgaraj esperantistoj ni plivastigis nian agadon. La Esperanto-societoj [...] SALUTLETERO Estimataj gesamideanoj, Je la nomo de la Estraro de Bulgara Esperanto-Asocio mi kore salutas Vin okaze de Zamenhofa Festo, la 15-a de decembro. Vi, la anoj de la Esperanto-societoj en nia lando partoprenas aktive en bulgara Esperanto-movado. Dank’ al viaj konstantaj klopodoj vi digne reprezentas Esperanto-movadon kaj firmigas la aŭtoritaton de nia asocio. [...] INVITILO Bulgara Esperanto-Asocio afable invitas vin al la jubilea festo de sinjoro Georgi Litov, elstara bulgara esperantisto. Pri la Esperanto-agado de G. Litov parolos la verkisto Georgi Mihalkov. KIAM: 29.10.2015 /ĵaŭde/ 18,00 h. KIE: En la salono de Asocio de Bulgaraj Pentristoj, urbo Sofio, str. Ŝipka 6, et. 4. La espero En la mondo [...] Karaj gesamideanoj, La 24-an de septembro 2015 (ĵaŭdo) je la 18-a horo en la oficejo de Bulgara Esperanto-Asocio en Sofio, str. “Stranĝa” 79-81 okazos kunveno. La temo estos: Informo pri la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en urbo Lillo, Francio. Informos: inĝ. Petro Todorov kaj ĉiuj bulgaraj geesperantistoj, kiuj partoprenis en la kongreso. [...] |
||
|
Copyright © 2026 Български есперантски съюз - All Rights Reserved Powered by WordPress & Atahualpa |
||
Lastaj komentoj