Hristo Gorov – Hrima estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto.
Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povos partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj.
La konkurso estos por rakonto kaj eseo.
Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu rakonto aŭ per unu eseo, originale verkitaj en Esperanto.
La rakontoj kaj la eseoj estu ĝis 4-paĝaj, komputile kompostitaj.
La konkurso ne havas apartan temon.
La gajnintoj ricevos valorajn premiojn.
Bonvolu sendi viajn kontribuojn ĝis la 30-a de septembro 2018 al adreso: retpoŝto: modest@abv,bg aŭ per la poŝto al adreso: Georgi Mihalkov, Sofio 1229, “Vrabnica” 1, bl. 529 vh. A et. 9 ap. 33, Bulgario
Lastaj komentoj