Rubrikoj

Novjara saluto de la Estraro de BEA

novjara-saluto-de-la-estraro-de-bea-2016
Karaj gesamideanoj,

Okaze de la Nova Jaro 2016 mi tutkore salutas vin je la nomo de la Estraro de Bulgara Esperanto-Asocio, dezirante al vi sanon, viglecon kaj obstinon en la Esperanto-agado.

La pasinta 2015 estis sukcesa jaro por nia movado. Dank’ al la entuziasmo de ĉiuj bulgaraj esperantistoj ni plivastigis nian agadon. La Esperanto-societoj en la lando organizis diversajn Esperanto-aranĝojn. Nia asocio havis sukcesojn en la internacia Esperanto-agado.

Ne eblas mencii ĉiujn Esperanto-aranĝojn dum la pasinta jaro, sed nun ni estas je la sojlo de la Nova Jaro kaj ni devas pli fervore kaj aktive agi por la prospero de nia kara lingvo Esperanto kaj de nia Bulgara Esperanto-Asocio. Mi firme kredas, ke vi ĉiuj, la bulgaraj geesperantistoj, daŭrigos vian senlacan, sindonan laboron por Esperanto. Al ĉiuj vi mi deziras sanon kaj novajn sukcesojn.

Prezidanto de BEA:
(inĝ. Boris Gaĝanov)

Komentoj fermitaj.