SALUTLETERO
Estimataj gesamideanoj,
Je la nomo de la Estraro de Bulgara Esperanto-Asocio mi kore salutas Vin okaze de Zamenhofa Festo, la 15-a de decembro.
Vi, la anoj de la Esperanto-societoj en nia lando partoprenas aktive en bulgara Esperanto-movado. Dank’ al viaj konstantaj klopodoj vi digne reprezentas Esperanto-movadon kaj firmigas la aŭtoritaton de nia asocio. Vi organizas renkontojn, instruas la Internacian Lingvon kaj agas por la disvastigo de nia nobla lingvo.
Okaze de la festo, dediĉita al la kreinto de Esperanto, d-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, mi tutkore deziras al vi sanon, viglecon kaj ĝojon en la vivo.
PREZIDANTO DE BEA: inĝ. BORIS GAĜANOV
Lastaj komentoj