Rubrikoj

Renkontiĝo en Sliven

Je la komenco de monato septembro en urbo Sliven renkontiĝis esperantistoj el Galabovo, Ruse, Drianovo, Plovdiv, Razgrad,Velingrad, Iambol kaj Vraca. Ili interŝanĝis ideojn kaj opiniojn pri la organizado de la antaŭstaranta lernojaro, la eldonista agado de BEA; estis pripensitaj diversaj problemoj kiuj ekzistas en la societoj.

La promenado ĉirkau rivero Tunĝa freŝigis ĉiujn partoprenantojn.Ĉi tie ĝi ne estas tiel granda kaj akvoplena kiel fluas tra la ebenajo.

La tago finiĝis per tre bone organizita vespero – bongusta vespermanĝo, senĝena amuzo, dancoj. La dommastroj proponis ec „vivan muzikon“.

Matene , post la konversacio inter du prezidantoj – inĝ. B.Gaĝanov de BEA kaj inĝ. M.Savova de Esperanto societo „Libero“ – Ruse, neatendite aperis novaĵo – la societo deziras gastigi la 67-an kongreson de BEA!

e-renkontigho-sliven-2014-09

Esperanta literatura konkurso “Ivan Krestanov”

Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Esperantan Literaturan Konkurson je la nomo de la eminenta bulgara esperantisto tradukisto “Ivan Krestanov”. La konkurso estos por:

1.Traduko de bulgarlingva rakonto de nuntempa verkisto en Esperanton.

2.Eseo pri Ivan Krestanov aŭ pri la rolo de la tradukita Esperanta literaturo en la nuna mondo.

Bonvolu sendi viajn verkojn ĝis la fino de monato novembro 2014 al adreso: modest@abv.bg. La rezultoj estos anoncitaj en monato decembro 2014.