Rubrikoj

Ново интервю за есперанто

tv-vraca-logo
Напоследък интересът към международния език есперанто в нашата страна все повече и повече нараства. В пресата се появиха доста информации за есперанто, особено след 67-я конгрес на БЕС в град Русе, включително и в интернет.

На 15. 06. 2015 г. (понеделник) Кабелната телевизия на град Враца покани Георги Михалков – главен редактор на списание “Български есперантист” на разговор в телевизията по въпросите за международния език и есперантското движение в нашата страна и в чужбина.

Който желае може да види цялото интервю с Георги Михалков в интернет, като в Гугъл напише на латиница TV Vraca.

Пети международен конкурс „Есперанто в моя роден край”, „Есперанто в моя живот”

liro
Есперантско дружество
„Д-р Л. Л. Заменхоф”- Разград
обявява
със съдействието на Регионална библиотека
„Проф. Боян Пенев” – Разград

ПЕТИ МЕЖДУНАРОДЕН КОНКУРС
„Есперанто в моя роден край”,
„Есперанто в моя живот”
„Esperanto en mia naskighregiono”,
„Esperanto en mia vivo”

Участниците се състезават с творби в областта на поезията, прозата, есета, спомени, презентации, албуми със снимки, рисунки и др. на есперанто и български езици.

Материалите и творбите да се изпращат до 30.09.2015 година, но е желателно и по-рано, заради отпечатване на най-хубавите творби в малка брошура.

На следните адреси: Legu plu ›››

La 67-a Kongreso de BEA en urbo Ruse – rimarkinde sukcesa

ruse-emblema
La 24-an – 26-an de aprilo 2015 en urbo Ruse okazis la 67-a kongreso de BEA.

La 24-an de aprilo 2015 en la urba biblioteko “Ljuben Karavelov” estis prezentitaj la libroj de Georgi Mihalkov “La viro el la pasinteco” – esperantlingva kaj “La homo, kiu donacis revojn” – bulgarlingva. Por la prezento de la esperantlingva libro el Kroatio alvenis sinjoro Josip Pleadin – eldonanto de la libro. Inĝ. Boris Gaĝanov – prezidanto de BEA inaŭguris la literaturan eventon kaj salutis la gastojn kaj la kongresanojn. La geaktoroj de Bulgara Esperanto-Teatro Veneta Zjumbjuleva kaj Nikolaj Uzunov emocie tralegis rakontojn el la bulgarlingva libro de G. Mihalkov. Sinjoro Pleadin parolis pri la libro “La viro el la pasinteco”.

Post la prezento de la libroj de G. Mihalkov, estis prezentita la Esperanta Sinonima Vortaro de Emil Dimov el urbo Varna. Tiu ĉi nova vortaro estas granda kontribuo al Esperanto-movado en nia lando, ĉar ĝi certigos la pli bonan lernadon de Esperanto.

Sekvis la interkona vespero en restoracio “Kristal”, kie la kongresanoj kaj gastoj vespermanĝis kaj amuziĝis.

La 25-an de aprilo komenciĝis la kongreso. Ĝi estis solene inaŭgurita de la prezidanto de LKK, sinjorino Margarita Savova, kiu kore bonvenigis la kongresanojn kaj gastojn en belega danuba urbo Ruse. Reprezentantino de la distrikta estraro de Ruse salutis la kongresanojn kaj deziris al ili sukcesan laboron. Salutis la kongresanojn same sinjoro Pleadin el Kroatio.

La prezidanto de BEA, inĝ. Boris Gaĝanov, tralegis la raporton de la Estraro de BEA. La raporto estis tre detala kaj riĉenhava. En ĝi la prezidanto prezentis la financan staton de la asocio kaj klarigis la problemojn kun la propraĵo de BEA. Post la raporto de la prezidanto sekvis la raporto de Kontrola Komisiono. Sinjorino Antoaneta Nikolaeva raportis pri la financoj kaj la plenumo de la ĉefaj taskoj de la asocio. Sinjorino Maja Gorova prezentis la plenumon de la buĝeto de la asocio por 2014 kaj tralegis la projekton de la buĝetplano por 2015.

Post la raportoj sekvis la diskutoj. Parolis kolonelo Kanjo Kanev el urbo Galabovo, kiu emfazis, ke en la raporto de la prezidanto estis tre bone klarigita la financa stato de la asocio kaj la problemo kun la propraĵoj. Sinjorino Mariana Genĉeva, instruistino el urbo Polski Trambeŝ, parolis pri sia Esperanta instrua laboro kaj pri la Eŭropaj programoj en kiuj partoprenas ŝiaj gelernantoj. Sinjorino Elisaveta Moralieva – direktorino de gimnazio en urbo Stambolijski, menciis sian intencon enkonduki Esperanton en la instruprogramon de la gimnazio. Sinjorino Antoaneta Nikoleva starigis la demandon pri Esperanto-enciklopedio, kiun antaŭ jaroj komencis verki sinjoro Canko Ignev. Ĉiuj alparoloj estis konkretaj kaj ĉiuj proponoj pri la estonta agado de BEA estis tre utilaj.

La kongresanoj decidis, ke la venontjara 68-a kongreso de BEA estu en Sofio. La kongreso akceptis decidojn pri la agado de la BEA.

Post la oficiala parto sekvis riĉa kultura programo, kiu ravis la ĉeestantojn. La geaktoroj de Bulgara Esperanto-Teatro Veneta Zjumbjuleva, Darinka Goranova kaj Nikolaj Uzunov recitis poemojn de la elstara bulgara esperantisto poeto kaj tradukisto Venelin Mitev kaj legis rakontojn de Georgi Mihalkov. Infanoj kaj lernantoj el la Regiona Komunuma Kulturcentro en urbo Ruse dancis kaj kantis. En la programo estis prezento de luita orkestro de urbo Ruse, de infana kantgrupo “Suno”, dancis baletgrupo “Flamingo 98” kaj aliaj.

Vespere estis la solena vespermanĝo en la restoracio de hotelo “Riga”.

La 26-an de aprilo 2015 la kongresanoj ekskursis al Bukureŝto, Rumanio.

La 67-a kongreso de BEA en urbo Ruse estis tre sukcesa, bonege organizita dank’ al la senlaca kaj sindona agado de niaj gesamideanoj el urbo Ruse, el Esperanto-societo “Libero”. Ili ĉiuj meritas niajn profundajn dankojn kaj grandan estimon, ĉar organizi kongreson por kelkcent personoj estas tre malfacila kaj tre respondeca tasko.

Georgi Mihalkov

Sofio, la 8-an de aprilo 2015

Курс по есперанто в София

В средата на месец март 2015 г. Управителният съвет на Българския есперантски съюз организира курс по есперанто за начинаещи.

Курсът се провежда вторник и четвъртък от 18:00 ч. в офиса на БЕС в София, на ул. „Странджа” 79-81.

Курсът се води от преподавателя Георги Михалков и курсистите се обучават по новия учебник по есперанто „Загребският метод” , адаптиран за българи от известната есперантистка Мариана Евлогиева.

Който желае да се запише за курса, може да дойде в упоменатите дни в офиса на БЕС на ул. „Странджа” 79-81 или да се обади по телефона 02/99-55-555 във вторник или четвъртък от 18:00 ч. до 19:30 ч.

67-a Kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio (BEA)

krisigno-150x150

Laŭ decido de la Administra Konsilantaro de BEA la 67-a Kongreso de Bulgara E-Asocio okazos de la 24-a ĝis la 26-a de aprilo 2015 j. en urbo Ruse. La interesiĝantoj bonvolu turni sin al:

Margarita Savova Savova,
Ul. “Borisova” 63, vh. V,et. 5, ap. 13
7012 Ruse
GSM: 0886860615;
E-mail: grethe@abv.bg

Programo de la kongreso:
Legu plu ›››

Memore al Ljubomir Trifonĉovski (1958 – 2013)

ljubomir-trifonchovski-0-foto-nigrablanka
Antaŭ unu jaro, je la 25a de decembro 2013 forpasis Ljubomir Aleksandrov Trifoncovski el Vraca. BEA perdis unu longjaran fidelan membron.

Ĉiuj konis lin kiel afabla, senlaca, respondeca homo, kun multaj ideoj, ĉiam preta helpi, perfekta lingva specialisto, amiko.

Eksterlande oni konis lin kiel aŭtoro, tradukisto, recenzisto, ĉefa redaktoro de revuo „Literatura foiro“, pupteatra dramaturgo, beletristo, publicisto…
Legu plu ›››

Membrokotizoj – 2015

krisigno-150x150Karaj gesamideanoj,

Dum la 66-a Kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio la kongresanoj decidis:

La membrokotizo estas: por pensiuloj – 4 levoj jare, por ne pensiuloj – 8 levoj jare. Por individuaj membroj la membrokotizo triobliĝas: por pensiuloj – 12 levoj jare, por ne pensiuloj – 24 levoj jare.

Poezia vespero, dediĉita al Venelin Mitev

venelin mitev
La 6-an de decembro 2014 en Asocio de Bulgaraj Pentristoj en Sofio okazis poezia vespero, dediĉita al la poezio de la bulgara kaj Esperanta poeto Venelin Mitev.

La kulturan aranĝon inaŭguris sinjorino Maja Gorova – vicprezidanto de BEA, kiu salutis la ĉeestantojn kaj la geaktorojn de Bulgara Esperanto-Teatro.

Georgi Mihalkov – ĉefredaktoro de revuo “Bulgara Esperantisto”, parolis pri la festoj Kristanasko kaj Nova Jaro, okaze de kiuj estas organizita la artvespero.

La geaktoroj Veneta Zjumbjuleva, Darinka Goranova kaj Nikolaj Uzunov emocie recitis poemojn de Velnelin Mitev.

En la artvespero partoprenis gepoetoj el la poezia klubo ĉe legejo “Sanktaj Kiril kaj Metodij” en Sofio. Roza Vasileva, Vanja Velkova, Angel Savov kaj Milko Markov tralegis siajn verkojn.

Ĉeestis multaj esperantistoj kaj amikoj de Esperanto. Per dankaj vortoj Venelin Mitev esprimis sian grandan estimon al la geaktoroj kaj deziris al ili novajn sukcesojn.

Georgi MIHALKOV

ПОКАНА: Рецитал по стихове на Венелин Митев, изпълнени от актьори от Българския есперантски театър

liro
БЪЛГАРСКИ ЕСПЕРАНТСКИ СЪЮЗ
гр. София – 1303, ул. “Странджа” № 79-81
тел.: 02/99-55-555

Най-учтиво Ви кани на рецитал по стихове на поета Венелин Митев, изпълнени от актьори от Българския есперантски театър.

Дата:
6.12.2014 г. (събота) 17:00 ч.

Място:
Съюз на българските художници
гр. София, ул. “Шипка” № 6, ет. 4
Заседателна зала

**********

Преддъждие

Аз вярвам във живота след смъртта,
тъй както вярвам, че съм бил
на този свят десетки,
може би стотици пъти.

Венелин Митев

67a BEA-kongreso – en Ruse, 24-26.04.2015

Dum la kunsido, kiu okazis la 26an de oktobro 2014, la Estraro de BEA aprobis la proponon de Esperanto-societo „Libero“ el urbo Ruse esti gastiganto de la 67a kongreso de BEA kaj decidis:

La 67a kongreso de BEA okazos la 24an – 26an de aprilo 2015 en urbo Ruse.