La 22-an de oktobro (ĵaŭdon) je la 18:00 horo en la ĉefurba galerio „Rajko Aleksiev“ (str. Rakovski n-ro 125, Sofio), malfermiĝos la komuna ekspozicio „SPIRITO KAJ MATERIO – sanktaj bulgaraj simboloj, signoj kaj kutimoj“. La ekspozicio prezentas verkojn de pentrarto kaj skulptarto de la arta kaj geedza tandemo Maja Gorova kaj Bogomil Ĵivkov.
En siaj verkoj la du aŭtoroj esploras la bulgaran runan skribon kaj la antikvajn ritajn simbolojn, kiel tiujn sur la tradiciaj festaj panoj, rekreante ilin per la forto de bronzo, ligno kaj tolo.
Maja Gorova estas konata pentristino, kies verkoj estas parto de galerioj kaj privataj kolektoj en Japanio, Usono, Francio, Germanio kaj pluraj aliaj landoj. Ŝi estas filino de la fama bulgara verkisto, tradukisto kaj eminenta esperantisto Ĥristo Gorov. Ŝia edzo, Bogomil Ĵivkov, estas konata skulptisto kun multjara kaj riĉa arta praktiko, kies verkoj estas alte taksataj de la artamantoj. Interesa fakto el la biografio de la du artistoj estas, ke krom la arto, ilin ligas ankaŭ ilia aparteno al la internacia Esperanto-movado kiel delongaj esperantistoj.
La ekspozicio estos malfermita por vizitantoj ĝis la 7-a de novembro.




Leave a Reply