Bulgara Esperanto-Asocio invitas vin partopreni en la 26a nacia deklam-konkurso enkadre de la Botev-tagoj 2022 en Vraca.
Pri la konkurso:
Fine de majo en Vraca tradicie okazas solenaĵoj omaĝe al Ĥristo Botev – poeto kaj revoluciulo, unu el la herooj de la bulgara batalo por nacia libereco. En la kadroj de la solenaĵoj jam 25-foje okazis ankaŭ deklam-konkursoj, en kiuj aktive partoprenis geesperantistoj el la tuta lando. Ne malofte partoprenis ankaŭ gastoj el aliaj landoj.
En 2021 pro la pandemio la konkurso estis nur reta. Tio faciligis partoprenon de geesperantistoj el eksterlando. Pri la pasintjara konkurso legu plu ĉi-tie: Rezultoj de la 25a deklam-konkurso por prezentado de Boteva kaj renesanca poezio kaj prozo
Ni invitas bulgarajn kaj alilandajn gesamideanojn partopreni ankaŭ en 2022!
Vidu sube la ĝeneralan statuton de la konkurso.
Kial partopreni?
- Por helpi al Bulgara E-Asocio vidigi, ke la bulgara E-movado plu viglas.
- Por gajni premion.
Kiel partopreni en Esperanto?
- Elektu verkon, kiun vi ŝatus prezenti. (Vidu kelkajn elektitajn verkojn de Botev tie ĉi.)
- Ne estas deviga kondiĉo lerni parkere – vi rajtas ankaŭ legi!
- Registru vian prezentadon en video-formato MP4, kodeko 264, rezolucio ne pli granda ol 1920×1080.
- Komencu la registradon per mallonga sinprezento: propra nomo kaj familia nomo; aĝo, lando, urbo, institucio (se vi partoprenas je la nomo de institucio), nomo de la verko kaj aŭtoro.
- Ĝis la 24a de majo 2022 sendu la mp4-dosieron retpoŝte al botev@espereto.com. Se la dosiero estas tro granda kaj via retpoŝto ne akceptas ĝin, vi povas alŝuti al ajna preferata de vi nuba servo kaj sendi retpoŝte la ligilon.
- Se vi havas teknikajn demandojn aŭ problemojn, ne hezitu skribi al botev@espereto.com!
Statuto de la konkurso
Junulara Domo – Vraca
STATUTO
DE LA 26-A NACIA RETA DEKLAM-KONKURSO
POR PREZENTADO DE
BOTEVA KAJ RENESANCA POEZIO KAJ PROZO
EN ESPERANTO
(amatoroj)
28 majo 2022
1. La nacia deklam-konkurso por prezentado de poezio kaj prozo de Hristo Botev kaj bulgaraj renesancaj aŭtoroj estas organizata de la Komunumo de Vraca kaj la Junulara Domo de Vraca. Ĝi okazas ĉiujare enkadre de la „Botev-Tagoj“ en Vraca en majo.
2. Ĉi-jare (2022) la konkurso okazos RETE la 28an de majo 2022 en la Junulara Domo de Vraca.
3. Ĝin partoprenos amatoroj de ĉiuj aĝoj, dividitaj en du grupojn:
- I-a grupo – individuaj partoprenantoj ĝis 14 jaraĝaj;
- II-a grupo – individuaj partoprenantoj pli ol 14 jaraĝaj;
- Grupaj recitadoj ne okazos ĉi-jare.
4. Nur recitantoj de verkoj de Botev aŭ bulgaraj renesancaj aŭtoroj (poezio, prozo, ĵurnalismo) rajtas partopreni.
5. Daŭro de prezentadoj – ĝis 5 minutoj.
6. La prezentadoj devas esti registritaj en formato MP4, kodeko 264, rezolucio ne pli granda ol 1920×1080.
7. Viaj registraĵoj devas esti senditaj plej malfrue la 24-an de majo 2022 al retpoŝto youth_house@abv.bg. Se ili havas pli ol 25 MB, sendu per WeTransfer al la sama retpoŝto.
8. Videoj devas komenciĝi per mallonga prezento de la plenumanto: propra nomo, (gepatra nomo – por bulgaroj) kaj familia nomo; aĝo, urbo, institucio, nomo de la verko kaj aŭtoro.
9. Ĵurias tri-membra komisiono el teatraj pedagogoj kaj aktoroj.
10. La ĵurio aljuĝas 1-an, 2-an kaj 3-an lokon en ambaŭ aĝo-kategorioj.
11. La gajnintoj ricevas diplomojn kaj premiojn.
* La Organiza Komitato de la Konkurso donas aldonajn premiojn al la partoprenantoj:
- Premio de la Junulara Domo de Vraca;
- Premioj de Bulgara Esperanto-Asocio;
* La ĵurio rajtas redukti aŭ pliigi la nombron de premioj en unuopaj kategorioj.
* Gajnintoj de la 1-a ĝis la 3-a loko de antaŭaj eldonoj de la Konkurso ne rajtas partopreni per verkoj, per kiuj ili jam partoprenis.
12. Limdato por sendi la dosierojn kun la prezentadoj – la 24-a de majo 2022: retpoŝto: youth_house @ abv.bg. La rezultoj estos publikigitaj la 3an de junio 2022.
13. Por pliaj informoj: tel.: +359 876 94 50 51 kaj +359 92 62 70 35.
(Noto: en la bulgara lingvo! Tio estas la telefonnumeroj de la lokaj organizantoj en Vraca. Por pliaj informoj en Esperanto:botev@espereto.com)
Elektitaj verkoj de Ĥristo Botev
El la kolekto „Ĥristo Botev – Elektita verkaro“, Sofia-Pres 1986
Tradukis el bulgara Ivan Dobrev (poezio) kaj Ivan Sarafov (prozo)
Haĝi Dimitro
Viva li estas… Sur la Balkano
En sang’ dronanta kuŝas kaj ĝemas
Vundita bruste juna bandano —
Profunda vundo la korpon premas.
Pafilo ŝtala jene vidiĝas,
Rompita sabro flanke… li svenas…
Krepuska vido: kapo skuiĝas, —
La tutan mondon buŝo malbenas.
Li kuŝas… Kaj elsupre sen fino
Suno haltinta brilas kolere,
En kampar’ kantas juna sklavino,
Kaj sango pli elfluas libere.
Rikolto estas… kantu, popolo,
Malgaje! Kantu, fratoj, kaj ploru!
En sklava land’ pereos en solo
Bravul’! sed, mia kor’ ne doloru!
Ja kiu falos por la Libero,
Mortas neniam! pro li ekploras
Naturo, besto, nubo kaj tero
Kaj bardoj mira-kante lin gloras.
Lin subombrigas aglo fiera,
La vundon lekas lupo-kunfrato,
Falko fortika — birdo libera —
apude ankaŭ zorgas pri frato.
Vespero venas, luno ekbrilas,
Surŝutas steloj foron ĉielan,
Blovetas vento, arboj babilas.
Balkano kantas kanton ribelan.
Feinoj en blankaĵo irflue
Komencas kanton — jen proksimiĝas,
Surpaŝas verdan herbon senbrue
Kaj al vundito venas, sidiĝas.
Jen unu lin karesas facile,
Sur vundon dua herbojn surmetas,
Je lipoj tria kisas subtile…
Li ŝin rigardas — ŝi nur ridetas.
Fratino, diru, diru la sorton
De Karaĝa, kaj bando fidela,
Ho diru — poste sendu la morton,
Min poste prenu morto la stela…
Feinoj aŭdas lian deziron,
Ĉielon ili flugas kantante,
Flugadas en la vastan zefiron,
De Karaĝa, spiriton serĉante.
Jam mateniĝis… Sur la Balkano
Venenan vundon lupo lekadas,
Trankvile dormas juna bandano,
Kaj suno ree brilas, briladas.
Mia preĝo
Dio mia, justa Dio,
Ne vi en ĉiela foro,
Mi nur preĝas al vi, Dio,
Kiun sentas mi en koro.
Ne vi, kiun tro adoras
Pastroj kaj monaĥoj piaj
Kaj al kiu monsonoras
Ortodoksaj brutoj niaj.
Ne vi, kiu el ter’ kreis
pragehomojn por sufero —
Fratoj miaj jam pereis
Sklave vivi sur la tero.
Ne vi, kiu nur sankcias
Patriarkojn, papojn, reĝojn —
Pri sklavaro vi ne scias,
Vi ne aŭdas ĝiajn preĝojn.
Ne vi, Dio mensogula
De tiranoj hipokritaj,
Ne, idolo mortigula
De vivuloj sklavigitaj.
Sed vi, Dio de l’ prudento,
Defendanto de l’ sklavaro,
Kies feston de konsento
Baldaŭ gloros la homaro!
En animojn Vi inspiru
Al libero amon koran
Por ke peli ĉiu iru
Malamikon senhonoran!
Faru manon mian ŝtalo,
Armu min per fera povo:
En la fajro de l’ batalo
Ankaŭ mi la morton trovu!
En land’ fremda junan koron
Vi ne lasu velki, Dio —
Silentiĝi mian vokon
Kvazaŭ en dezerto krio.
Patrioto
Patrioto estas li ja:
vivon por patrujo donas,
sed ne, fratoj, vivon sian
la popolan li fordonas.
Kaj al ĉiu faras bonon,
nur, vi scias, por la mono,
homo estas – pardonendas! -
eĉ animon sian vendas.
Kaj kristano estas pia,
liturgion ne forestas,
sed preĝejon iras tial,
ĉar preĝej’ komerco estas.
Kaj al ĉiu faras bonon.
nur, vi scias, por la mono,
simpla homo estas li ja:
per edzino garantias.
Estas li kun bona koro,
al sklavaro kun kompato,
sed vin ne li nutras, fratoj,
vi lin nutras per laboro!
Kaj al ĉiu faras bonon,
nur, vi scias, por la mono,
homo estas – tento fortas,
karnon sian eĉ… formordas.
La pendumo de Vasil Levski
Ho, panjo mia, kara nasklando,
kial vi ploras tiel dolore?
Ho, korvo nigra, birdo grakanta,
pri kies mort’ vi krias sonore?
Mi scias, scias, panjo, vi ploras,
ĉar vi ja estas nigra sklavino,
ĉar via krio, panjo, dolora
formortas en dezerto sen fino…
Ho tie apud urbo Sofio
jam pendumilon starigis morto
kaj unu via fil’, Bulgario,
je ĝi ekpendis kun granda forto.
La korvo grakas mortoaŭgure,
sur kampoj hurlas lupoj kaj hundoj,
senĉese preĝas la maljunuloj,
virinoj ploras, idoj singultas.
La vintro kantas kanton koleran,
tra l’kampoj ventoj pelas la dornojn,
glacia frost’ kaj plor’ malespera
al via koro blovas doloron!
Divido
Al Ljuben Karavelov
Ni estas du fratoj laŭ koro,
laŭ pensoj liberaj kaj sentoj
Mi kredas – pri nia laboro
en mondo neniam ni pentos.
Malbonon aŭ bonon ni faris -
posteŭlaro prijuĝu kaj diru!
Nun donu la manon en mano
kaj firme antaŭen ni iru!
Suferoj, malriĉo fremdlande
nin trafis sur vojo renkonte,
sed ilin dividis ni frate
kaj ĉiam dividos volonte…
Dividos ni homajn riproĉojn,
ni mokon filistran toleros,
sed venkos granitan spiriton
neniaj turmentoj surteraj!
Kaj kontraŭ idoloj de l’mondo
ni luktos ĝis fin’ kiel viroj.
Ni jame la koron elkantis
per niaj malĝojaj du liroj…
Nun paŝu kun pensoj kaj sentoj
por lasta divido de l’ sorto:
plenumu ni ĵur-testamenton
ho, frato, ni iru al morto!
Elegio
Diru, diru, popolo veanta,
kiu vin lulas en lulil’ sklava?
Ĉu kiu la bruston de Savanto
trapikis iam gale per glavo,
aŭ tiu, kiu kantas sen limo:
„Toleru kaj vi savos l’animon?!“
Ĉu li aŭ iu lia sekvanto,
frato Judasa, filo Lojola,
fidela perfidulo, signanta
suferojn novajn por la popolo,
Karĝali’ nova freneziĝinta,
fraton vendinta, patron buĉinta?
Ĉu li? — Parolu! Mutas popolo!
Surde, terure katenoj tondras,
ne sonas jam por lukto la volo:
popol’ kolere nur kape montras
al ar’ elita – aro da brutoj,
stultuloj en sutanoj, surtutoj.
Montras popolo – ŝvito elfrunte
ruliĝas sanga – ŝtontombon rosas;
la kruco karnon tranĉas profunde,
manĝetas rusto la nudajn ostojn,
suĉas kolubro la sangon lastan
suĉas ĝin hejmaj kaj fremdaj gastoj!
La kompatinda sklavo toleras
kaj ni sen hont’ kalkulas la tempon
kiom longe sub jugo suferas,
popol’ de kiam trenas katenojn,
kaj kun fido al bruta ĉi-gento
ni la liberon veni atendas!
Al mia patrino
Ĉu vi ho, panjo, kante ĉagrenis,
ĉu vi tri jarojn filon malbenis,
ke mi nun vagas sortofrapata
kaj trafas kion koro malŝatas.
Ĉu mi fordrinkis patran bienon,
ĉu mi trinkigis al vi venenon,
ke jam juneco, panjo, la verda
vundite sekas, velkas, sin perdas?
Min gaja vidas karaj kunuloj
kune ridadi en rond’ amika,
ne scias ili, ke mi forbrulas,
ke jam junecon prujno velkigas!
Kiel ekscius? Amik’ ne estas,
al kiu korkonfidi sincere,
kiun mi amas, kion mi kredas,
pri kio revas, kial suferas.
Mi havas, panjo, nur vin sur tero,
por mi vi estas kredo kaj amo;
sed jam en brust’ ne batas espero,
ĉar estingiĝas, panjo, korflamo!
Multe mi, panjo, multe sopiris
kun vi renkonti gloron, feliĉon;
forton mi sentis, multon deziris,
sed ĉiuj revoj jam enteriĝis!
Nur unu restis, lasta kaj sola -
al via sino fali kun pento -
animo juna, koro dolora
al vi, veinda, al vi ekplendu…
Patron, fratinon kaj fratojn karajn
mi ĉirkaŭpreni volas sincere -
frostiĝu tiam mia vejnaro,
forputru tiam mi en la tero!
Batalo
Juneco en ĉagrenoj foriras
Kolere kuras sango, deliras
Mi kvazaŭ… Vane mens’ vidi penas
Ĉu bono aŭ malbono alvenas.
Pasinto nigra kuŝas en koro,
Ripetas ĝin malica memoro.
En brusto velkas amo kaj vero
Ekveki homon mortis espero —
Ĉu revekiĝus iu bravulo?
Bravulon pensas ni frenezulo.
Friponon ĉie oni estimas:
“Li riĉas“ diri oni kutimas.
Riĉulo, fratoj, vivan bruligas,
Orfaron rabas, enkatenigas,
Kaj ofte staras antaŭ l’ altaro
Por trompi vin per sia preĝaro —
Kaj tiun hom’ — premulon inspiras,
Kaj instruisto filozofias,
Al gazetisto kunharmonias,
Ke timi tion estas komenco
De la saĝeco… Sklava sentenco!
Ja ŝafofelaj lupoj ĝin diris, —
Sankcii la katenojn deziris,
Subpremi iun senton kaj penson,
Kaj enkateni homan la menson.
Tiran’ Salomo, diboĉe sprita,
En Paradizon ien sendita,
Kun sentencaro sia la stulta
Sentencon diris inter la multa,
Kaj vivas ĝi en ĉies animo:
Timu je Dio, reĝon estimu!
„Sankta stultaĵ’! Centjarojn batalas
Kontraŭ ĝi menso kaj konscienco,
Bravuloj ĉiam falis kaj falas,
Sed kion faris? Vivon sen senco
Popol’ trenadas, — morte suferas,
Kviete la premulojn toleras,
Kisadas de l’ fripono la manon
Kaj kredas la trompantan tiranon:
Se oni vin batas — preĝu, silentu,
Kaj lupo se vin mordas, popolo,
Se sangon vian suĉas serpento, —
Preĝadu: Dia volas ĝin volo:
“Ho Dio, min pekulon pardonu!“ —
Por ke li punon al vi ne donu.
Tiel mond’ iras! Sklavec’ malvero
Reĝas unu sur tuta la tero
Kaj estas sklava ja testamento
Dum ĉiu malfeliĉa momento…
En tiu regno de la perfido,
De malĉastado, sangoj, insido, —
Senlima regno de la malbono —
Batalo bolas, iras kun sono
Al sia fin’ sankta… ĝis al la tiran’
Ekkrios ni: “Kuglo aŭ Pan’“!
En la drinkejo
Ho, sufoke! Vinon donu!
Ke forgesu mi ebria
Kion stultaj, vi ne scias
Ĉu ĝi estas fal’ aŭ gloro!
Ke forgesu landon karan
Kaj malriĉan la tegmenton,
Inspiritan volon klaran —
Por batali testamenton!
En ebrion mi fordroni,
Ekforgesi mizerecon —
Kiel noble rabas oni
Ekmorditan la panpecon!
Rabas riĉegul’ perfida,
Rabas nud-popolon ĉie,
Komercisto oravida,
Kaj la pastro-liturgie!
Rabu, rabu ĝin, tiranoj!
Rabu, kiu vin forpelos?
Dormas ĝi, ne ekribelos:
Glasojn tenas niaj manoj!
Drinkas, kantas ni, braviĝas
Kaj minacas la tiranon…
Kiam ni jam ebriiĝas —
Krias: “Ĉiuj sur Balkanon!“
Sobraj kiam nin revidas,
Ni forgesas ĵuran vorton,
Kaj ekmutas kaj priridas
De l’ bravuloj sanktan morton!
Kaj tiranoj senvirgigas,
Maŝon ĵetas sur la kolon,
Batas, buĉas kaj pendigas
Kaj rabadas la popolon!
Ho, enverŝu! Mi drinkados —
Al animo faciliĝu,
Sentojn sobrajn mortigados —
Mano vira ekmoliĝu!
Drinkos spite tiranaron,
Spite vin, ho patriotoj!
Ni jam perdis ĉion karan,
Kaj vi estas… idiotoj!
Ridinda ploro
Ploru pri Parizo, la ĉefurbo de la diboĉo, de la civilizacio, la skolo de la spionado kaj sklaveco: ploru, filantropoj, pri la palacoj de la teruraj vampiroj, de la grandaj tiranoj pri la monumentoj de la stulteco, de la barbareco, konstruitaj el la fortranĉitaj kapoj de tiom multe da pioniroj, de tiom multe da grandaj pensuloj kaj poetoj, el la ĉirkaŭ-mangitaj ostoj de tiom multe da martiroj de la ĉiutaga pano ploru! La frenezulojn neniu povas konsoli, la furiozulojn neniu povas kvietigi!
Damnu la komunistojn, ĉar ili detruis vian ĉefurbon kaj mortis kun la rabistaj laŭ vi vortoj: liberon aŭ morton, panon aŭ kuglon! Kraĉu sur iliajn kadavrojn kaj sur la kadavrojn de tiuj viktimoj de la civilizacio, kiujn vi ĉirkaŭbrakis kaj ĉirkaŭbrakas en la persono de viaj edzinoj, de viaj fratinoj, de viaj patrinoj kaj hodiaŭ vi nomas ilin rabiaj malĉastulinoj, ĉar ili havis ankoraŭ forton por preni la armilon kaj savi sin el la bordelo de la diboĉo!
Jetu koton kaj ŝtonojn sur la tombon de Dombrovski, ĉar li ne fariĝis servisto de iu kronita kapo, sed pioniro de granda ideo, de alta celo kaj per brusto fortika kontraŭstaris la perfidulojn de Francio kaj la kulpulojn pri tiom multe da malfeliĉoj en la mondo.
La tuta mondo ploris pri Parizo, la tuta mondo damnis la komunistojn, kaj nia kompatinda gazetaro ankaŭ ne restis malantaŭe, ankaŭ ĝi ekploris pri la senanimaĵo kaj malbenis la prudenton. Ridinda ploro!3 Kvazaŭ de Nimvrodo ĝis Napoleono, de Kambizo ĝis Vilhelmo la milito ne prezentas ĉiam la samajn spektaklojn, ĉiam la saman celon kun la samaj rimedoj. Kvazaŭ Napoleono, en la nomo de la civilizacio, kaj Vilhelmo en la nomo de la dia fato, ne faris pli da malbono, pli da barbaraĵoj en la 19-a jarcento, ol ekzemple Aleksandrola Makedona per siaj militiroj antaŭ tiom multe da jarcentoj. Sed tie estas la barbareco, tie estas la riproĉoj kaj malbenoj, kie la sklavo, la homo, pro tio ke oni ne aŭdas liajn parolojn, lian prudenton, fariĝas ekstrema kaj batalas je vivo kaj morto, kiom liaj rimedoj permesas, kiuj estas malnoblaj, ĉar estas malgrandaj kaj estas malgrandaj nur tial, ĉar la regantoj ilin uzurpis.
Tiam oni nomas la homon rabisto, diboĉulo, malnoblulo kaj barbaro! Tiaj estis ankaŭ la komunistoj.
La kristanismo havis siajn martirojn ĝis kiam ĝi povis nomi la sklavon „filo de Dio, filo de homo“; ilin havas ankaŭ la revolucio, por „fari la vagabondon civitano“; ilin havas kaj havos ankaŭ la socialismo, kiu „volas fari la homon pli ol filo de Dio kaj civitano – ne idealo, sed vera homo, kaj ke de li la civito dependu, kaj ne li de la civito“. La kristanismo, la revolucio kaj la socialismo – la monarkio, la konstitucio kaj la respubliko – ili estas faktoj kaj epokoj historiaj, kiujn neos nur tiu cerbo, kiu ne rekonas la progreson de la homaro.
La lernejo kaj nur la lernejo, diris la maljunulino Makedonio, savos Eŭropon de la socia revolucio“, la lernejo kaj nur la lernejo, ni ripetas, ĝin preparos por tiu revolucio; sed ne la lernejo de Zlatoust kaj Lojola, de Vilhelmo kaj Napoleono, sed la lernejo de Furie (Fourier) kaj Prudon (Prudhon), de Kjuvie (Cuvier) kaj Njuton (Newton) kaj la lernejo de la vivo.
La komunistoj estas martiroj; ĉar ne gravas la rimedoj en ilia batalo por libero, sed la ideo pri tiu ĉi batalo. „Ankaŭ la libero havos siajn jezuitojn“ – diras Heine.
Nia jurnalistaro nun bonvolu haltigi siajn larmojn, kiel ilin haltigos ankaŭ la eŭropa — por priplori aliajn ĉefurbojn, aliajn barbaraĵojn kaj suferojn, kiam la sklavo ekkrios al sia reganto: Kiu estas vi, ploranto? Ĉu vi estas viro, virino aŭ hermafrodita sovaĝa besto aŭ fiŝo?…
„Kaj estos tago – tag’ unua. “
Jurnalo „Duma“ (Parolo)
N-ro 2a de la 25a de junio 1871
Lastaj komentoj