Hodiaŭ la ĵurio en Vraca pritaksis la partoprenon en la Reta Deklamkonkurso omaĝe al Botev. Dankon al ĉiuj partoprenintoj kaj gratulojn al la premiitoj! Ili ricevos diplomojn de la Kulturdomo en Vraca.
Jen la listo de la premiitoj:
Ĝis 14 j.
Unua premio: Kristiana Mariova – Vratsa
Dua premio: Maria Stefanova – Razgrad
Tria premio: Petar Nikolov – Plovdiv
Pli ol 14 j.
Unua premio: Kalinka Raĉeva – Bulgario (Varna)
Dua premio: Luis Obando – Kolombio
Dua premio: Antonia Vanĉeva – Bulgario (Sofio)
Dua premio: Ivo Pavlov – Bulgario/Germanio (Sofio/Dresdeno)
Tria premio: Radka Stojanova – Bulgario (Razgrad)
Tria premio: Moonjoo Cho – Sud-Koreio
Por danki por la partopreno, Bulgara E-Asocio kaj de E-Societo „Ĉielarko“ – Sofio decidis fari donacojn al ĉiuj partoprenintoj:
1. Ĉiuj bulgaroj 35+-agaj ricevos de BEA jar-abonon por revuo „Bulgara Esperantisto“ 2022.
2. Ĉiuj eksterlandaj partoprenintoj ricevos de BEA jar-abonon por revuo „Bulgara Esperantisto“ 2021.
3. Bulgaraj junuloj ĝis 35-jaraj ricevos de ES „Ĉielarko“ senpagan membrecon en TEJO 2021.
4. La plej junaj partoprenintoj ricevos de ES „Ĉielarko“ jar-abonon por revuo „Juna Amiko“ 2021.
BEA kaj ES „Ĉielarko“ kontaktos ĉiujn partoprenintojn ĝis la fino de la semajno por interkonsenti kien sendi la donacojn.
Lastaj komentoj