Rubrikoj

Memore al Ljubomir Trifonĉovski (1958 – 2013)

ljubomir-trifonchovski-0-foto-nigrablanka
Antaŭ unu jaro, je la 25a de decembro 2013 forpasis Ljubomir Aleksandrov Trifoncovski el Vraca. BEA perdis unu longjaran fidelan membron.

Ĉiuj konis lin kiel afabla, senlaca, respondeca homo, kun multaj ideoj, ĉiam preta helpi, perfekta lingva specialisto, amiko.

Eksterlande oni konis lin kiel aŭtoro, tradukisto, recenzisto, ĉefa redaktoro de revuo „Literatura foiro“, pupteatra dramaturgo, beletristo, publicisto…

Ljubo ne havis sian propran familion. Li havis sian E-societon kaj la amikojn.

La morto venis subite.Li sukcesis nek diri ion, nek peti, nek mendi…

Post Ljubo restis doloro, malĝojo kaj libroj – multaj, preskaŭ sennombraj. Sur multaj el ili estis legeblaj dediĉoj de la aŭtoroj – kun amo kaj estimo. Ni decidis, ke estus bone dividi la bulgarajn librojn inter la Matematika gimnazio kaj la Malliberejo (laŭ malnova ideo de Ljubo). Esperante skribitaj libroj trovis indan lokon en la bibllioteko de BEA.

Dormu trankvile, Ljubo! Vi estis kaj restos unu el ni.

Sneĵinka ANGELOVA (Vraca)

Leave a Reply

  

  

  

You can use these HTML tags

<a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>