Български есперантски съюз » Ruse

La 67-a Kongreso de BEA en urbo Ruse – rimarkinde sukcesa
La 24-an – 26-an de aprilo 2015 en urbo Ruse okazis la 67-a kongreso de BEA.

La 24-an de aprilo 2015 en la urba biblioteko “Ljuben Karavelov” estis prezentitaj la libroj de Georgi Mihalkov “La viro el la pasinteco” – esperantlingva kaj “La homo, kiu donacis revojn” – bulgarlingva. Por la prezento de la esperantlingva libro el Kroatio alvenis sinjoro Josip Pleadin – eldonanto de la libro. Inĝ. Boris Gaĝanov – prezidanto de BEA inaŭguris la literaturan eventon kaj salutis la gastojn kaj la kongresanojn. La geaktoroj de Bulgara Esperanto-Teatro Veneta Zjumbjuleva kaj Nikolaj Uzunov emocie tralegis rakontojn el la bulgarlingva libro de G. Mihalkov. Sinjoro Pleadin parolis pri la libro “La viro el la pasinteco”.

Post la prezento de la libroj de G. Mihalkov, estis prezentita la Esperanta Sinonima Vortaro de Emil Dimov el urbo Varna. Tiu ĉi nova vortaro estas granda kontribuo al Esperanto-movado en nia lando, ĉar ĝi certigos la pli bonan lernadon de Esperanto.

Sekvis la interkona vespero en restoracio “Kristal”, kie la kongresanoj kaj gastoj vespermanĝis kaj amuziĝis.

La 25-an de aprilo komenciĝis la kongreso. Ĝi estis solene inaŭgurita de la prezidanto de LKK, sinjorino Margarita Savova, kiu kore bonvenigis la kongresanojn kaj gastojn en belega danuba urbo Ruse. Reprezentantino de la distrikta estraro de Ruse salutis la kongresanojn kaj deziris al ili sukcesan laboron. Salutis la kongresanojn same sinjoro Pleadin el Kroatio.

La prezidanto de BEA, inĝ. Boris Gaĝanov, tralegis la raporton de la Estraro de BEA. La raporto estis tre detala kaj riĉenhava. En ĝi la prezidanto prezentis la financan staton de la asocio kaj klarigis la problemojn kun la propraĵo de BEA. Post la raporto de la prezidanto sekvis la raporto de Kontrola Komisiono. Sinjorino Antoaneta Nikolaeva raportis pri la financoj kaj la plenumo de la ĉefaj taskoj de la asocio. Sinjorino Maja Gorova prezentis la plenumon de la buĝeto de la asocio por 2014 kaj tralegis la projekton de la buĝetplano por 2015.

Post la raportoj sekvis la diskutoj. Parolis kolonelo Kanjo Kanev el urbo Galabovo, kiu emfazis, ke en la raporto de la prezidanto estis tre bone klarigita la financa stato de la asocio kaj la problemo kun la propraĵoj. Sinjorino Mariana Genĉeva, instruistino el urbo Polski Trambeŝ, parolis pri sia Esperanta instrua laboro kaj pri la Eŭropaj programoj en kiuj partoprenas ŝiaj gelernantoj. Sinjorino Elisaveta Moralieva – direktorino de gimnazio en urbo Stambolijski, menciis sian intencon enkonduki Esperanton en la instruprogramon de la gimnazio. Sinjorino Antoaneta Nikoleva starigis la demandon pri Esperanto-enciklopedio, kiun antaŭ jaroj komencis verki sinjoro Canko Ignev. Ĉiuj alparoloj estis konkretaj kaj ĉiuj proponoj pri la estonta agado de BEA estis tre utilaj.

La kongresanoj decidis, ke la venontjara 68-a kongreso de BEA estu en Sofio. La kongreso akceptis decidojn pri la agado de la BEA.

Post la oficiala parto sekvis riĉa kultura programo, kiu ravis la ĉeestantojn. La geaktoroj de Bulgara Esperanto-Teatro Veneta Zjumbjuleva, Darinka Goranova kaj Nikolaj Uzunov recitis poemojn de la elstara bulgara esperantisto poeto kaj tradukisto Venelin Mitev kaj legis rakontojn de Georgi Mihalkov. Infanoj kaj lernantoj el la Regiona Komunuma Kulturcentro en urbo Ruse dancis kaj kantis. En la programo estis prezento de luita orkestro de urbo Ruse, de infana kantgrupo “Suno”, dancis baletgrupo “Flamingo 98” kaj aliaj.

Vespere estis la solena vespermanĝo en la restoracio de hotelo “Riga”.

La 26-an de aprilo 2015 la kongresanoj ekskursis al Bukureŝto, Rumanio.

La 67-a kongreso de BEA en urbo Ruse estis tre sukcesa, bonege organizita dank’ al la senlaca kaj sindona agado de niaj gesamideanoj el urbo Ruse, el Esperanto-societo “Libero”. Ili ĉiuj meritas niajn profundajn dankojn kaj grandan estimon, ĉar organizi kongreson por kelkcent personoj estas tre malfacila kaj tre respondeca tasko.

Georgi Mihalkov

Sofio, la 8-an de aprilo 2015

67-a Kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio (BEA)
Laŭ decido de la Administra Konsilantaro de BEA la 67-a Kongreso de Bulgara E-Asocio okazos de la 24-a ĝis la 26-a de aprilo 2015 j. en urbo Ruse. La interesiĝantoj bonvolu turni sin al:

Margarita Savova Savova,

Ul. “Borisova” 63, vh. V,et. 5, ap. 13

7012 Ruse

GSM: 0886860615;

E-mail: grethe@abv.bg

Programo de la kongreso:

24. 04. 2015 j. – vendredo:

10:00-14:00 akcepto kaj enloĝigo de la partoprenantoj en la kongreso-hotelo „Riga“

17:00 – prezento de la Esperanta libro de rakontoj „La homo de la pasinteco“ de Georgi Miĥalkov kun la partopreno de la konata kroata esperantisto Josip Pleadin – eldonanto de la libro, kaj aktoroj de la Bulgara E-teatro – Distrikta biblioteko „Ljuben Karavelov“

19:00 h. – koktelo en restoracio „Kristal“

25.04.2015 j. – sabato:

09:00 h. – Solena malfermo de la kongreso – Nacia lernejo pri artoj „Prof. Veselin Stojanov“

10:30 h. – komuna foto de la partoprenantoj en la kongreso

11:00-12:30 h. – Unua kongreskunsido

12:30-13:30 h. – Tagmanĝo

13:30-16:30 – Dua kongreskunsido

17:00-18:30 h. – Koncerta programo – partoprenas aktoroj de Bulgara E-Teatro kaj plenumantoj el urbo Ruse

19:00 h. – Solena vespermanĝo en drinkejo „Riga“

26.04.2015 j. – dimanĉo:

Ekskurso al Bukureŝto.

(bulgarlingve / на български)

Програма на 67-я Конгрес на БЕС в град Русе

25-26 април 2015 г.

24. 04. 2015 г. (петък)

10,00 ч. – 14,00 ч. – Посрещане и настаняване  на конгресистите

17,00 ч. – Представяне на есперантската книга с разкази “Човекът от миналото” на Георги Михалков с участието на известния хърватски есперантист Йосип Плеадин – издател на книгата, и актьори от Българския есперантски театър.

19,00 ч. – Коктейл

25. 04. 2015 г. (събота)

09,00 ч. – Тържествено откриване на Конгреса, поздравления от чуждестранните гости.

10,30 ч. – Обща снимка на конгресистите

11,00 ч. до 12,30 ч. – Първо конгресно заседание

12,30 ч. – 13,30 ч. – Обяд

13,30 ч. – 16,30 ч. – Второ конгресно заседание

17,00 ч. – 18,30 ч. – Концертна програма – участват актьори от Българския есперантски театър и изпълнители от град Русе.

19,00 ч. – Тържествена вечеря

26. 04. 2015 г. (неделя)

Екскурзия до Румъния